Historio de Kralice super Oslava - Historie Kralic v esperantu

10.07.2018 18:00

Kralice super Oslava estas la setlejo, kies origina mezepoka nomo – Králice – signifis „la vilaĝon, kies loĝantoj estas fidelaj al la reĝo“. Rezultoj de arĥeologia esploro atestas, ke la loko, kie nuna vilaĝo situas, estis senĉese setlita jam ekde la 10-a jarcento. En fino de la 11-a jarcento oni ĉi tie konstruis la preĝejeton, sur kies fundamentoj nuntempe staras la Preĝejo de Sankta Marteno el la 14-a jarcento.

La vilaĝo Kralice estis unuafoje menciita en la jaro 1310, kiam oni skribis pri Nikolao el Kralice. Dum tuta mezepoko la vilaĝo estis posedaĵo de tiu ĉi kampara nobela gento, en kies blazono du arĝentaj toporetoj kun oraj teniloj situis en blua kampo. La gento rezidis en la fortikaĵo, kiu estis konstruita verŝajne inter la jaroj 1349-1379.
Dum husanaj militoj (1420-1434) la nobeloj el Kralice apartenis al husanoj. Ĝis fino de la 15-a jarcento ili sukcesis ekaparteni al potencaj moraviaj nobelaj familioj, kies propraĵoj kaj influoj en Moravio kreskis. En la jaro 1540 Henriko Kralický el Kralice, kiu akiris signifan influon kaj rangon servante al Maria Habsburga, bohemia kaj hungara reĝino kaj vidvino de Ludoviko Jagelo, fariĝis lasta posedanto de bieno Kralice, al kiu apartenis la vilaĝoj Lhotice kaj Kuroslepy, parto de Jakubov kun la burgo Kraví Hora.

En la 40-aj jaroj de la 16-a jarcento li la fortikaĵon transkonstruis en formon de renesanca kasteleto. En la jaro 1572 Henriko sian propraĵon vendis al Johano la Pli Aĝa el Žerotín, kiu ĝin aligis al sia feŭdobieno Náměšť.

Senprokraste post aĉetado de la bieno Kralice Johano la Pli Aĝa el Žerotín ekpreparis lokon por ebla kaŝado de sekreta presejo de Moravia Kunfrataro, inkluzive de necesa ekonoma mastrumado, kiun la presejo bezonis. Post ses jaroj (1578) la presejo estis kaŝe translokigita el Ivančice en Kralice-n. Dum 42 jaroj de fama epoko de Presejo de Kralice en tiu ĉi kaŝita loko estis eldonataj la libroj kaj aliaj presaĵoj, kiuj danke al siaj grafikaj, presaj kaj fakaj kvalitoj akiris tiaman mondan nivelon.

Dum la 30-jara milito (1618-1648) la vilaĝo Kralice estis tre damaĝita. En decembro de la jaro 1620, unu monato post malvenkita batalo apud Blanka monto, estis la fortikaĵo kaj la vilaĝo damaĝitaj de transiranta imperiestra armeo. Tial Karolo la Pli Aĝa el Žerotín (filo de Johano la Pli Aĝa el Žerotín) translokigis la presejon en sian kastelon en proksima urbeto Náměšť super Oslava. Poste, dum la 30-jara milito, la fortikaĵo estis tute neniigita kaj plimulto da vilaĝanoj el Kralice foriris.

Kiam la 30-jara milito finiĝis, novaj posedantoj de la bieno la vilaĝon Kralice ekrenovigis. Ili transkonstruigis ĉiujn grenejojn de la fortikaĵo, kiuj dum la milito ne estis neniigitaj, en formon de loĝejoj kuj kortetoj por novaj setlistoj, kiuj alvenis en la vilaĝon. Sed la renovigo de Kralice daŭris multe da dekjaroj. Dum tuta venonta jarcento lokaj infanoj restis tute needukitaj. Instruado de infanoj estis renovigita dum regado de Maria Terezia Habsburga. Eĉ nur en la jaro 1819 lerneja konstruaĵo estis konstruita. En la 18-a kaj la 19-a jarcentoj loĝantaro de Kralice vivis precipe de kampkulturado. En la jaro 1790 Kralice havis 41 domojn kun 312 loĝantoj. En la jaro 1870 en 59 domoj loĝis 616 loĝantoj. En la jaro 1930 Kralice havis 144 domojn kun 844 loĝantoj. .
En fino de la 19-a jarcento en la vilaĝo ekestis societa vivo (tio signifas, ke leganta societo kaj fajrobrigado estis fonditaj), paŝo post la paŝo ankaŭ diversaj politikaj partioj eklaboris.

Post iom da tempo intereso de publiko pri historio de la vilaĝo, ikluzive de fama epoko de Presejo de Kralice, ekkreskis kaj tio kulminis kiel fondado de Muzea Societo. „Frukto“ de agadoj de la Societo estas ankaŭ nuntempa Monumento de la Biblio de Kralice.


Ĉeĥlingvaj informoj: https://na-kralicke-tvrzi.webnode.cz/news/historie-kralic-nad-oslavou1/

 

Překlad: Oldřich Arnošt Fischer